Transcript Ĝi estas…
Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 3 Kiu? Kio? Kie? Kiu? Kio? Kie? Demandoj Kiu estas vi / li / ŝi? Kio estas tio? Kie estas …? Ĝi Kio estas tio? Ĝi estas ĉevalo. Kio estas tio? Ĝi estas kajero. Kio estas tio? Ĝi estas ĝirafo. Kio estas tio? Ĝi estas arbo. Ĝi Kie estas la muso? Ĝi estas en la skatolo. Ĝi estas sur la skatolo. Ĝi estas sub la skatolo. aŭ Ĉu tio estas ĝirafo aŭ elefanto? Ĝi estas ĝirafo. aŭ Ĉu oranĝo estas besto aŭ frukto? Ĝi estas frukto. Viro, virino Kio estas li? Kio estas ŝi? Li estas viro. Ŝi estas virino. Ĉu vi estas viro aŭ virino? Ĉu mi estas viro aŭ virino? Super La spegulo estas super la lito. Super La viro kaj la virino flugas super la urbo. Super La ponto estas _____ la rivero. Kie estas la lampo? Ĝi estas super la tablo. Apud Kiu sidas apud Obama? Michelle sidas apud li. Kiu sidas apud Michelle? Obama sidas apud ŝi. Kiu sidas apud vi? Kia? Kio? Kia? Kio estas tio? Ĝi estas libro. Kia estas la libro? Ĝi estas verda. Koloroj blanka nigra ruĝa blua verda bruna oranĝkolora griza flava rozkolora violkolora Kia estas la…? Ĝi estas… Kia estas la hundo? Ĝi estas… granda. Ĝi estas… malgranda. Kia estas la aŭtomobilo? Ĝi estas nova. Ĝi estas malnova. Kia estas la krajono? Ĝi estas longa. Ĝi estas mallonga. Kia estas ŝi? Ŝi estas bela. Kia estas li? Li estas malbela. Alta, malalta Kia estas li? Li estas alta. Kia estas li? Li estas malalta. Kia estas ŝi? Ŝi estas bona. Ŝi estas malbona. Kia estas la vosto de la muso? Ĝi estas longa. Kia estas la vosto de la elefanto? Ĝi estas mallonga. Kia estas la nazo de la elefanto? Ĝi estas longa. Kia estas la nazo de Pinokjo? Ĝi estas longa. Nun kia estas la nazo de Pinokjo? Nun ĝi estas mallonga. Kia estas li? Li estas dika. Li estas maldika. Kia estas la libro? Ĝi estas dika. Ĝi estas maldika. Fama Kiu fama homo estas bela? Kiu fama homo estas malbela? Kiu fama homo estas dika? Kiu fama homo estas tre inteligenta? Kiu fama homo estas riĉa? Kiu? Kio? Kia? Kiu estas li? Li estas d-ro (doktoro) Ĉiĉo. Kio estas li? Li estas kuracisto. Kia estas li? Li estas dika kaj kolera. Kia estas vi? Kiu estas vi? Kio estas vi? Kie estas vi? Kia estas vi? Ĉu vi loĝas en urbo aŭ vilaĝo? Urbo Mi loĝas en……. Vilaĝo Loĝi Mi loĝas en Romo. Kie vi loĝas? Vi loĝas en ______. Kia estas via urbo/vilaĝo? Ĉu ĝi estas granda? Ĉu ĝi estas nova? Ĉu ĝi estas pura? Ĉu ĝi estas bela? Ĉu ĝi estas trankvila? Rivero Kiu estas la rivero en Romo? Kia estas la rivero en via urbo? Ĉu ĝi estas longa? Ĝi estas Tibero. Ĉu ĝi estas larĝa? Ĉu ĝi estas profunda? Kiu estas la rivero en via Ĉu ĝi estas pura? urbo/vilaĝo? Pronomoj li kaj li = ili ĝi + ĝi = ili ŝi + ŝi = ili mi + vi = ni li + ŝi = ili vi + vi = vi